Benataj estu tag', monato, jaro, sezon' de l' tempo kaj moment' de l' horo, la bela land' kaj lok', kie la koro ligiĝis per la rava okul-paro. Benataj la unua dolĉ-amaro, ke min alĉenis per katen' Amoro, la sag' min atinginta por traboro, la fine min trafinta doloraro. Benataj estu: ĉiu voĉo kria, per kiu mi ŝin vokis, amĉagrena, la ĝemoj, larmoj, la sopir' ebria. Benata estu ĉiu paĝo, plena de ŝia glor' kaj laŭd'; kaj penso mia, krom ŝi ja al neniu apartena. |